Blazono de Malsupra Saksio | |
---|---|
![]() Blazono de Malsupra Saksio
| |
Uzata ekde: | 14-a jarcento |
La Blazono de Malsupra Saksio estas nuntempa oficiala blazono de la germana federacia lando Malsupra Saksio. La blazono ankaŭ estas elmontrita sur la ŝtatflago de Malsupra Saksio. La bildo de karakteriza blanka ĉevalo sur ruĝa fono - la "saksa virĉevalo" estas uzata ekde la 14-a jarcento.
Ĝi referencas al pli malnova emblemo de la frumezepoka Duklando Saksio kaj de la ĝermana tribo saksoj, kiuj ne loĝis en la nuntempa regiono Saksio, sed en vasta teritorio inter Jutlando norde ĝis iom norde de la rivero Rejno sude: grandaj partoj de tiu historia teritorio poste korespondis al la kultura regiono Vestfalio kaj al la diversaj ŝatoj el kiuj elkreskis la nuna federacia lando Malsupra Saksio, kaj sekve la "saksa virĉevalo" krom en la flago de Malsupra saksio ankaŭ aperas kiel simbolo de la regiono Vestfalio en la blazono de la pli suda federacia lando Nordrejn-Vestfalio.