Blazono de Danio

Blazono de Danio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: Praversio en 1194, la nuna formo en 1972
vdr

La ŝtata blazono de Danio konsistas el tri kronitaj bluaj leonoj kun naŭ ruĝaj koroj en ora ŝildo sub ora reĝa krono.

La plej malnova konata bildigo de la nacia simbolo devenas de sigelo de reĝo Knut la 6-a ĉirkaŭ la jaro 1194.

La reĝa blazono de Danio estas pli kompleksa kaj, aldone al la nacia blazono, ankaŭ inkluzivas la simbolecon de Feroaj Insuloj, Gronlando, Ŝlesvigo, la dinastia blazono kaj aliaj elementoj. La plej nova versio estas aprobita en 2024.

La 20an de decembro 2024, Frederiko la 10-a ordonis ŝanĝon al la reĝa blazono, kiu laste estis ŝanĝita fare de lia patrino en 1972. En la nuna versio, Gronlando kaj Feroaj Insuloj ricevis pli da spaco. La blazono inkluzivas glaciurson (blankan urson) kaj virŝafon, kiuj simbolas Gronlandon kaj Feroajn Insulojn respektive. En la plej nova versio de la simbolo, la du estas pli elstarigitaj.

Samtempe, la monarko ordonis forigi de la blazono la tri kronojn, kiuj simbolis la union de Danio, Norvegio kaj Svedio (Unio de Kalmar) ĉar ili estas "neaktualaj". Tiu simbolo estis parto de la reĝa blazono dum pli ol 500 jaroj.

La blazono de la dana reĝa blazono (antaŭe nomita la granda imperia blazono) estas la jeno ekde 2025:

“La ŝildo estas dividita en kvar partojn per arĝenta, ekstere kurba kruco kun ruĝa rando. Kampo 1: En oro, tri paŝantaj or-kirasaj bluaj leonoj kun ruĝaj langoj kaj oraj kronoj, akompanitaj de naŭ ruĝaj koroj (Danio); Kampo 2: En blua arĝenta virŝafo kun ora ŝelo kaj ruĝa lango (Feroaj Insuloj); Kampo 3: En blua, vertikala sidanta arĝenta urso kun ruĝa lango (Gronlando); Kampo 4: En oro, du paŝantaj or-kirasaj bluaj leonoj kun ruĝaj langoj (Sønderjylland/Schleswig). Korŝildo: Du ruĝaj stangoj en oro (Oldenburg). La ŝildo estas enfermita per la ĉenoj de la Dannebrog-Ordo kaj la Elefanto-Ordo.” [1]

La nacia blazono estas uzata de la registaro aŭ la ministerioj. La reĝa blazono troveblas sur oficialaj dokumentoj de la reĝa familio same kiel sur la sigelo kiu akompanas nomumojn de la reĝo kaj reĝan aprobon de novaj leĝoj.

  1. Fastsættelse af nyt kongevåben. In: kongehuset.dk.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne