Blazono de Sirio | |
---|---|
La blazono de Sirio
| |
Uzata ekde: | decembro 2024 |
La blazono de Sirio (arabe شعار سوريا) inkluzivas la orkoloran falkon de la Kurajŝoj apogante sin je ŝildo portanta la nacian flagon de Sirio (en vertikala formo), kaj rubandon de la vortoj "Siria Araba Respubliko" en la araba (الجمهورية العربية السورية). Ĝi estis adoptita en 1980, sekve de la malfondo de la Federacio de Arabaj Respublikoj en 1977, kies blazono la antaŭajn ses jarojn de 1971 ĝis 1977 estis uzita por tri federaciaj ŝtatoj Libio, Egiptio kaj Sirio.
Pro la interna milito en Sirio ekde 2015 ĝis komence de decembro 2024, opoziciaj grupoj kreis alternativajn blazonojn. Post la fino de la interna milito, fakte ekde la 10-a de decembro 2024 ekuziĝis nova blazono, daŭre de la falko de la Kurajŝoj, kiu sur la brusta ŝildo tamen ne plu havis la antaŭan vertikalan trikoloron ruĝa-blanka-nigra kun centre en la blanka strio vertikale du ruĝaj kvinpintaj steloj, sed nun vertikalan trikoloron verda-blanka-nigra kun centre vertikale tri ruĝaj kvinpintaj steloj.
|