Blood Simple | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Blood Simple |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 26 mar. 1984, 26 sep. 1985, 1984 |
Ĝenro | krimfilmo, novnigra filmo, nigra filmo, drama filmo |
Kameraado | Barry Sonnenfeld |
Reĝisoro(j) | Joel Coen • Ethan Coen |
Produktisto(j) | Joel Coen • Ethan Coen |
Scenaro | Joel Coen • Ethan Coen |
Loko de rakonto | Teksaso |
Muziko de | Carter Burwell |
Rolantoj | John Getz • Frances McDormand • Dan Hedaya • Samm-Art Williams • M. Emmet Walsh • Holly Hunter • Barry Sonnenfeld |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films • Sundance Film Festival U.S. Dramatic Grand Jury Prize Award |
IMDb | |
Blood Simple estas usona sendependa nov-nigra krimfilmo de 1984 verkita, eldonita, produktorita kaj reĝisorita de la Fratoj Coen, kaj stelulita de John Getz, Frances McDormand, Dan Hedaya, kak M. Emmet Walsh. La intrigo sekvas kelnero de Teksaso kiu havas amaferon kun la edzino de sia ĉefo. Kiam la ĉefo malkovras la aferon, dungas privatan esploriston por murdi la paron. Ĝi estis la reĝisora debuto de Coen-oj kaj la unua grava filmo de direktoro de fotografio Barry Sonnenfeld, kiu poste iĝos reĝisoro, same kiel estis ankaŭ la longfilma debuto de McDormand.
La titolo de la filmo devenas el la romano de Dashiell Hammett nome Red Harvest (1929), en kiu la termino "blood simple" (sangosimpla) priskribas la disorientita, timema sinteno de homoj post longa sufero en violentaj situacioj.[1] Stile, la filmo miksis elementojn de nov-nigraj, pulpkrimaj historioj, kaj malmultekostaj hororfilmoj.[2] En 2001, oni publikigis "reĝisoran version", la saman jaron kiam ĝi estis rangigita la 98a en la listo de AFI nome 100 Years...100 Thrills.