Blowin' in the Wind

«Blowin' in the Wind» estas kanto de la usona muzikisto Bob Dylan, lanĉita kiel "unuopaĵo" en 1962 kaj poste inkludita en lia studialbumo The Freewheelin' Bob Dylan en 1963. Kvankam ĝi estis priskribita kiel protesta kanto, ĝi enhavas serion de retorikaj demandoj pri temoj kiel paco, milito kaj libereco. La verso «The answer, my friend, is blowin' in the wind» —traduke: «La respondo, mia amiko, estas en la ventoblovo»— estis priskribita kiel «nepenetrebla kaj ambigua: ĉu la respondo estas tiom evidenta ke ĝi estas ĝuste antaŭ via vizaĝo, ĉu la respondo estas tiom netuŝebla kiel la vento».[1]

En 1994, la kanto estis inkludita en la Famsalono de la premioj Grammy. En 2004, ĝi estis elektita la 14a plej bona kanto de ĉiuj tempoj laŭ la revuo Rolling Stone. Spite ne atinginte sukceson kiam ĝi estis publikigita por la unua fojo kiel unuopaĵo, ĝi estis tre aŭskultata per radio, kaj ekzemple atingis la 3an rangon en Francio.[2]

La temo eble estis inspirita de fragmento de la libro Bound for Glory, en kiu Woody Guthrie komparas sian politikan sintenon kun gazetofolioj flugantaj pro la vento en la stratoj de Novjorko. Ja Dylan estis familiarigita kun la laboro de Guthrie kaj la legado de tiu libro ege influis lin.[3] Tamen laŭlonge de la jaroj oni sugestis tre variajn antaŭaĵojn.

Diversaj kantistoj ludis versiojn de tiu kanto, ekzemple Marlene Dietrich, Stevie Wonder, Marianne Faithfull inter multaj aliaj.

  1. Gold, Mick (2002). "Life and Life Only: Dylan at 60". Judas! magazine, Aprilo 2002. p. 43.
  2. "Blowin' in the Wind".
  3. Hampton, Wayne, Guerrilla Minstrels (University of Tennessee Press, 1986), p. 160; citing Bound for Glory (New York: Dutton, 1946), p. 295.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne