Blua BananoLoĝdenseco en Eŭropo, kies Blua Banano estas plej dense loĝita.
Blua Banano estas fakvorto de demografio kaj ekonomio en Eŭropo. Ĝi indikas banano-forman kaj dense loĝitan urban areon en Eŭropo, kiu etendiĝas de Nordokcidenta Anglio ĝis Milano. Sume, ĝia loĝantaro estas 110 milionoj da homoj.[1] Ĝi estas unu el la plej grandaj koncentriĝoj de homoj, kapitalo kaj industrio en la mondo.[2]
La koncepton kaj terminon elpensis en 1989 RECLUS, grupo de francaj geografiistoj estrita de Roger Brunet.[3]