Blua Veluro | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Blue Velvet |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1986, 12 feb. 1987, 19 sep. 1986 |
Ĝenro | krimfilmo, novnigra filmo, mistera filmo, erota suspensa fikcio, suspensa filmo, drama filmo |
Kameraado | Frederick Elmes |
Reĝisoro(j) | David Lynch |
Produktisto(j) | Fred C. Caruso • Dino De Laurentiis • Richard Roth |
Scenaro | David Lynch |
Filmita en | Norda Karolino |
Loko de rakonto | Norda Karolino |
Muziko de | Angelo Badalamenti |
Rolantoj | Dennis Hopper • Isabella Rossellini • Kyle MacLachlan • Laura Dern • Hope Lange • Dean Stockwell • George Dickerson • Priscilla Pointer • Angelo Badalamenti • Frances Bay • Brad Dourif • Jack Nance |
Produktinta firmao | De Laurentiis Entertainment Group |
Honorigoj | Sitges Film Festival Best Feature-Length Film award |
IMDb | |
Blua Veluro (angle Blue Velvet) estas suspensfilmo de David Lynch el 1986. En la filmo aktoris la kinosteluloj Kyle McLachlan, Isabella Rossellini, Dennis Hopper kaj Laura Dern. La nomo de la filmo estas prenita de samnoma kanto de la grupo "The Clovers". Eĉ se kiam ĝi estis publikigita la filmo ricevis miksitajn recenzojn, tra la jaroj ĝi akiris popularecon kaj iĝis kulta filmo. Lynch estis nomumita por Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro pro la filmo.
Lynch pensis pri la ideo por la filmo jam en 1973, sed multaj produktadstudioj rifuzis produkti la filmon pro la perfortaj kaj seksaj ĉeftemoj en ĝi. Finfine, la studio de la itala produktanto Dino De Laurentiis jesis produkti la filmon. La revuo Entertainment Weekly vicigis "Blue Velvet" kiel unu el la plej bonaj filmoj de ĉiuj tempoj. La Usona Kininstituto vicigis ĝin en la listo de la plej bonaj misteraj filmoj.