La Bluso de Okcidenta Marbordo aŭ en angla West Coast blues estas tipo de bluso influita de ĵazo kaj de jump blues, kun tre piano-dominataj sonoj kaj ĵazecaj gitaraj soloaĵoj, kiuj originiĝis el ludistoj de Teksasa bluso kiuj translokiĝis al Kalifornio en la 1940-aj jaroj.[1] La Bluso de Okcidenta Marbordo montras ankaŭ mildajn, mielec-tonajn voĉojn, ofte irante al teritorio de Urba bluso. Mejloŝtona figuro de Bluso de Okcidenta Marbordo estis gitaristo T-Bone Walker, fama pro la kanto "Call It Stormy Monday (But Tuesday Is Just as Bad)", transloĝinta teksano, kiu faris siajn unuajn registrojn en la fino de 1920-aj jaroj. En la komenco de la 1940-aj jaroj Walker translokiĝis al Los Angeles,[2] kie li registris multajn bonkvalitajn registraĵojn por Capitol, Black & White, kaj Imperial.