Bob Colacello | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1947 (78-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | Universitato Kolumbio lernejo pri eksterlanda servo en Universitato Georgetown Columbia University School of the Arts (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | biografo magazine writer (en) ![]() ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bob Colacello (1947) estas usona verkisto. Edukita en Bensonhurst, Broklino, Novjorko,[1] Colacello gradiĝis el Altlernejo Edmund A. Walsh pri Eksterlandaj Servoj ĉe la Universitato Georgetown en 1969, kaj ankaŭ havas gradon MFA pri kinkritiko el la Gradiga Altlernejo de Artoj de la Universitato Kolumbio.[2]
Post sia laboro ĉe la gazeto Interview, Colacello ekverkis por Vanity Fair,[3] kaj estis regula kontribuanto ekde tiam, verkante etendajn profilojn pri ampleksa gamo de publikaj gravuloj, kiaj la Princo Karlo kaj Camilla Parker Bowles,[4] Balthus,[5] Rudolf Nureyev,[3] Liza Minnelli,[6] Estée Lauder,[7] Doris Duke,[8] kaj Naomi Campbell.[9] Colacello establis sin men kiel unu el plej fekunda biografiaj verkistoj en Usono. Li estas la aŭtoro de la tre fama Ronnie and Nancy: Their Path to the White House, 1911-1980, pri la socia kaj politika elstariĝo de Ronald Reagan kaj lia edzino Nancy Reagan.[10] Lia memoro de laboro kun Andy Warhol en la 1970-aj kaj komencaj 1980-aj jaroj, titolita Holy Terror: Andy Warhol Close Up,[11] estis nomita la "plej bone verkita kaj la plej amuze observita" libro pri la temo fare de New York Times.[12]