Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj

Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj
emblemo
neprofitcela organizaĵo
politika kampanjo
politika movado Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 9-a de julio 2005 vd
Fondinto(j) Omar Barghouti • Ramy Shaath vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La movado Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj (mallonge BMS, pli vaste konata internacie kiel BDS el la angle Boycott, Divestment, and Sanctions) estas tutmonda, senperforta klopodo plifortigi ekonomian kaj politikan premon kontraŭ Israelo por konformigi ĝin al la jenaj celoj: la fino de la Israela okupado kaj koloniigado de Palestina lando kaj la Golanaj Altaĵoj, plena egaleco por arabaj civitanoj de Israelo, kaj la ekobservo de la rajto de Palestinaj rifuĝintoj reveni al siaj hejmoj.

La movadon organizas kaj kunordigas la Palestina BMS-a Nacia Komitato.[1] Ĝi komenciĝis la 9-an de julio 2005, fare de pli ol 170 palestinaj ne-registaraj organizaĵoj, kiuj subtenis la palestinan kaŭzon bojkoti Israelon, malinvesti de Israelo kaj internacie sankciumi Israelon. Citante aron de UN-aj rezolucioj kaj specife citante la kontraŭapartismajn klopodojn kontraŭ blanka minoritata rego en apartisma Sud-Afriko, la movado BMS alvokas "diversajn formojn de bojkotado kontraŭ Israelo, ĝis ĝi plenumos siajn devojn sub internacia juro."[2]

Subtenantoj de BMS komparas la movadon kun la movado kontraŭapartisma el la 20-a jarcento kaj vidas siajn agojn kiel similajn al la bojkotoj kontraŭ Sud-Afriko dum ties apartisma erao.[3][4][5] Protestoj kaj kongresoj subtene de la movado kondukiĝis tutmonde. Subtenantoj inkludas erudiciulojn, sindikatojn, politikajn partiojn, Israelajn civitanojn, la radikalan maldekstron de Israelo, kaj judajn ne-registarajn organizaĵojn kia Jewish Voice for Peace.[6]

Oponantoj argumentas, ke la BMS-a movado malmotivigas la Palestinan estraron de negocoj kun Israelo[7] kaj estas formo de Kontraŭcionismo kaj antisemitismo.[8][9][10][11][12]

Diversaj registaroj leĝe malpermesis aŭ kontraŭmotivigis la movadon, levante demandojn pri demokratio, parollibereco kaj la rajtoj de civitanoj apliki senperfortan politikan premon cele de kaŭzo je kiu ili kredas, interalie.[13][14][15][16][17]

  1. "Palestinian BDS National Committee". BDS Movement, 9-a de julio 2005. Arkivita la 31-an de januaro 2016
  2. Charles Tripp. (25 February 2013) The Power and the People: Paths of Resistance in the Middle East, p. 125. ISBN 978-0-521-80965-8.
  3. "Boycotts that aid the Palestinians", Ben White, Al Jazeera, 16-a de aŭgusto 2013.
  4. "What's So Wrong With BDS?", Jerry Haber, The Daily Beast, 7-a de februaro 2013.
  5. "Israel is new South Africa as boycott calls increase", Jonathan Owen, The Independent, 3-a de junio 2012.
  6. BDS in 2015: Seven ways our movement broke new ground against Israeli settler-colonialism and apartheid (2015-12-29). Arkivita el la originalo je 2016-02-14. Alirita 2016-02-17 .
  7. "Final score: Dershowitz 137, BDS 101", 2015-11-03. Kontrolita 2015-11-03.
  8. "Is BDS Hate Speech?" The Jewish Daily Forward. 14-a de februaro 2013. 2-a de junio 2013.
  9. Foxman, Abraham. "An Open Letter on Academic Freedom and University Responsibility" Arkivigite je 2017-01-18 per la retarkivo Wayback Machine. ADL. 2-a de junio 2013.
  10. Johnson, Alan, "The Left and the Jews: Time for a Rethink", Fall 2015. Kontrolita 26-a de februaro 2016.
  11. Schama, Simon, "The left's problem with Jews has a long and miserable history", 19 February 2016. Kontrolita 26-a de februaro 2016.
  12. "A blueprint to combat the assault on Israel's legitimacy in Europe", 4-a de junio 2014.
  13. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj weinthalandromirowsky; $2
  14. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj jjindianahouse; $2
  15. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj kontorovich; $2
  16. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj illinoisaljazeera; $2
  17. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj jtabill; $2

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne