Bolt Thrower | |
---|---|
![]() Bolt Thrower koncertas ĉe la metalfestivalo Inferno en 2006.
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | mortmetalo, Grindcore |
Aktivaj jaroj | 1986 — nuntempo |
Eldoninto | Vinyl Solution, Earache, Metal Blade |
Retejo | boltthrower.com |
Membroj | |
Karl Willetts | |
Antaŭaj membroj | |
Andrew Whale | |
Bolt Thrower (angle Balisto) estas brita mortmetala grupo el Coventry, Anglio. Ili formiĝis en 1986 kaj publikigis sian debutan albumon ĉe la muzikeldonejo Vinyl Solution en 1988. La grupo poste ŝanĝis muzikeldonejon kontraŭ Earache Records, baldaŭ iĝinte unu el la plej eldonataj grupoj ĉe tiu muzikeldonejo. Ilia kuranta muzikeldonejo estas Metal Blade Records. La grupo rondvojaĝis tra Eŭropo, Usono kaj Aŭstralio.
La grupo prenis sian nomon de armilo el la populara tabloludo Warhammer Fantasy Battle. La liriko kaj la kovrilarto de iliaj dua kaj tria albumoj baziĝis sur tiu ludo kaj ĝia futurisma sekvanto Warhammer 40,000. La ĉefa temo de ilia liriko estas milito kaj ĝiaj konsekvencoj.