La bombardado de Tokio (東京大空襲 Tōkyōdaikūshū) — kies kodonomo estis Operaco Kunvenejo fakte okazanta la nokton de la 9a–10a de Marto 1945— estas la termino uzita ĝenerale por referenci al la bombardado de la urbo kaj japona ĉefurbo Tokio en diversaj okazoj fare de la Usonaj Aerfortoj dum la Pacifika kampanjo de la Dua Mondmilito, suferante la ne-atombomban bombardadon plej detruan de la historio de la mondo.[1] Post la unuaj bombardadoj, la usonanoj centrigis sian strategion en la uzadon de la super-bombaviadiloj Boeing B-29 por okazigi la atakojn kontraŭ Tokio kaj kontraŭ aliaj grandaj japanaj urboj. La atakoj fare de la B-29 startis la 17an de novembro 1944 kaj pluis ĝis la 15a de aŭgusto 1945, kiam Japanio kapitulacis.[2]
Pli ol duono de la industrio de Tokio etendiĝis inter loĝejaj kaj komercaj areoj; la incendiaj bombardadoj duonigis la produktadon de la tuta urbo.[3] Areo de ĉirkaŭ 41 km² de centra Tokio estis detruita, kaj ĉirkaŭ 100,000 civiluloj mortis kaj ĉirkaŭ 1 miliono da personoj iĝis senhejmuloj.