La Rejnlanda universitato Frederiko Vilhelmo Bonn (germane Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universität Bonn, mallonge Bonna universitato) estas la universitato en la urbo Bonno en okcidenta Germanio. Ĝi ricevis sian nomon laŭ la prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a kaj fondiĝis en 1818. En la vintra semestro 2013/14 la universitato havis proksimume 32 500 studentojn.
Inter la plej konataj universitataj studentoj estas ekzemple sep Nobel-premiitoj, dek du ricevintoj de la premio Gottfried Wilhelm Leibniz, du premiitoj per la medalo Fields, la papo Benedikto la 16-a, Karl Marks, Joseph Schumpeter kaj Friedrich Nietzsche. Laŭ rangolisto de la londona publikaĵo Times Higher Education, flanka eldonaĵo de la gazeta eldonejo The Times, pri la jaro 2010 la Bonna Universitato estas inter la 200 plej bonaj de la mondo.[2]