Boris Podolskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Бори́с Я́ковлевич Подо́льский |
Naskiĝo | 29-an de junio 1896 en Taganrog |
Morto | 28-an de novembro 1966 (70-jaraĝa) en Cincinnati |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Kalifornia Instituto de Teknologio Universitato de Suda Kalifornio USC Viterbi School of Engineering (en) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto |
Verkoj | paradokso de Ejnŝtejno-Rosen-Podolsky |
TTT | |
Retejo | http://boris-heir.net |
Boris Jakovleviĉ Podolskij (ruse Бори́с Я́ковлевич Подо́льский; la 29an de junio 1896 – la 28an de novembro 1966) estis rus-usona fizikisto de juda deveno, notinda pro sia laboro kun Albert Einstein kaj Nathan Rosen pri interplektitaj ondofunkcioj kaj la EPR paradokso. Tiu laboro stimulis debaton pri la interpretado de kvantuma mekaniko, kulmine en la Teoremo de Bell kaj en la alveno de la teorio pri kvantuma informado.
Ĵusaj esploroj rezultis en libro publikigita en 2009 fare de John Earl Haynes, Harvey Klehr kaj Alexander Vassiliev, nome Spies: The Rise and Fall of the KGB in America, kiu identigis Podolskij kiel kontakto (nome QUANTUM) kiu renkontiĝis dufoje kun la soveta spionaro precize en 1942 kaj 1943.