Por samtitola artikolo vidu la paĝon Boris Godunov (dramo). |
Boris Godunov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1552 en Vjazma, Rusa carlando | ||||
Morto | 23-an de aprilo 1605 (52-jaraĝa) en Moskvo, Rusa carlando | ||||
Mortis per | Malsano vd | ||||
Tombo | Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo vd | ||||
Religio | Rusa Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusa carlando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Godunov vd | ||||
Patro | Fyodor Godunov (en) vd | ||||
Gefratoj | Irina Godunova (en) vd | ||||
Edz(in)o | Maria Skuratova-Belskaya (en) vd | ||||
Infanoj | Fjodor Borisoviĉ Godunov, Ksenia Borisovna Godunova vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto Opriĉniko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Boris Fjodorovič Godunov (naskiĝis ĉ. 1551, mortis la 23-an de aprilo 1605) estis rusa caro.
Li naskiĝis en nobela familio tatardevena. Lia fratino Irina en 1580 edziniĝis al carido Fjodor (ruse Фёдор Иванович), filo de Ivano la Terura.
Post morto de Ivano la Terura, kiun li helpis mortigi, Godunov iom post iom sukcesis estiĝi la unusola regento de caro Fjodor (konsiderata kiel psike handikapita) kaj la unusola efektiganto de la cara potenco.
Dum lia regado okazis ekonomia kresko de la lando, li reorganizis sistemon de servuteco kaj impostoj, kreskigis rolon de internacia komerco (sur la rivero Volgo kaj tra norda haveno Arĥangelsk) kaj plibonigis internacian pozicion de Rusio. Li reakiris teritoriojn perditajn en la livonia milito kun Svedio, akiris partojn de Siberio kaj Kaŭkazo.
Post morto de Fjodor li estis la 17-an de februaro 1598 elektita kiel caro. Sed tempo de lia rekta regado estis jam signita de venanta profunda krizo, kiu estis postsekvo de la maniero de regado de Ivano la Terura kaj per batalo kun opoziciuloj (Falsa Demetrio la 1-a).
Antaŭ la decida konfronto Godunov subite mortis la 13-an de aprilo 1605 (laŭ unu el versioj li veneniĝis). Lia neplenkreska filo Fjodor estis sekva caro de Rusio, sed baldaŭ li pereis kune kun sia patrino Maria.
La familia kripto kun liaj restaĵoj troviĝas en Laŭro (urbo Sergijev Posad).