Greko-katolika preĝejo de Sankta Anna en Borislavo (ĝis la jaro 1945 de la Sankta Barbara)La sonorilejo de la Greko-katolika preĝejo de Sankta Anna en Borislavo (ĝis la jaro 1945 de la Sankta Barbara)La interno de la Greko-katolika preĝejo de Sankta Anna en Borislavo (ĝis la jaro 1945 de la Sankta Barbara)La monumento de Adam MickiewiczKultur-centoSzewach Weiss (nask. 1935) - israela politikisto, ambasadoro de Israelo en Pollando dum la jaroj 2000-2003Muzeo
Borislav aŭ Borislavo (ukraineБорислав, Borislav, poleBorysław, germaneBorislau) estas malgranda urbo en Ukrainio, kun ĉ. 38.000 loĝantoj. Ĝi situas en la Lviva provinco, sude de Lvivo / Lvovo. La sekva plej granda urbo estas Drohobiĉo.
En la dua duono de la 19-a jarcento, oni malkovris tie nafton, kiu helpis evoluon de la loko. Oni malfermis eĉ en 1886 naftoministan studejon tie. La nafto- kaj tergasaj resursoj estis foruzitaj en la dua duono de la 20-a jc.
Post la Unua Mondmilito, la komunumo apartenis al Pollando, la naftominista studejo iĝis Naftominada Universitato. La ĉirkaŭo de Borislav iĝis centro de la pola naftoindustrio inter la du mondmilitoj. La komunumo estas urbo ekde 1933, ĝin okupis dum la Dua MondmilitoSovet-Unio, Germanio, poste denove Sovet-Unio. Ekde 1991 ĝi situas en la sendependa Ukrainio.