Bosporthennis Quoit | ||
---|---|---|
Portaltombo [+] | ||
Koordinatoj | 50° 10′ 20″ N, 5° 35′ 29″ U (mapo)50.172311111111-5.5912722222222Koordinatoj: 50° 10′ 20″ N, 5° 35′ 29″ U (mapo) | |
Bosporthennis Quoit | ||
Bosporthennis Quoit estas ĉ. 5500 jarojn aĝa portaltombo el la neolitiko. Ĝi situas apud Porthmeor en Kornvalo en Anglujo. Male al la aliaj portaltomboj en Kornvalo ĉi tie la kovroŝtono ne plu kuŝas sur la tombo, sed la monteto de 6 metroj de diametro estas bone videbla.
La kamero havas grandecon de 1,5 × 1,3 m kaj konsistas el kvar pordoŝtonoj, de kiu unu altas ĉ. 1,5 m. Iam el la kovroŝtono la homoj faris muelŝtonon surloke, sed ĝi restis tie, kie ĝi estis.