![]() | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Botrytis cinerea sur frago
| ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Botrytis cinerea Pers. 1794 | ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
Botrytis cinerea aŭ cindra botrito[1] estas specio de fungo. Ĝia teleomorfo estas Botryotinia fuckeliana[2]. Estas ankaŭ kriptospecio Botrytis pseudocinerea[3]. Ĝi kaŭzas grizan putraĵon nomamatan griza ŝimo aŭ Botrito. Ĝi estas nekrotrofa parazito de multaj kreskaĵoj kiel vito, frago, tomato kaj multaj aliaj. Ĝi estas la unusola nespecialigita parazito de la genro, kiu atakas pli ol 235 plantospeciojn. Speciale signifa ĝi estas en vitkultivado, kie ĝi kaŭzas la noblan putradon kaj la malbonan putradon.