Bramsche

Bramsche
Blazono
Bramsche (Germanio)
Bramsche (Germanio)
DEC

Map

memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • setlejo
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Osnabrück
Urborajtoj urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo +49 (0)5461
Poŝtkodo DE-49565
Aŭtomobila kodo OS
Oficiala Municipokodo 03459014
Subdivido 14 urbopartoj
Politiko
Komunumestro Liesel Höltermann
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Hasestraße 11
Demografio
Loĝantaro 32179 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 25′ N, 7° 58′ O (mapo)52.4088888888897.9727777777778Koordinatoj: 52° 25′ N, 7° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 44 m
Areo 183,32 km²
Oficiala retejo https://www.bramsche.de/
vdr

Bramsche [BRA:Mŝe] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio kaj situas borde de la rivero Hase. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 32 179 loĝantojn sur areo de 183,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 173 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun la najbaraj komunumoj Belm, Neuenkirchen-Vörden, Ankum, Alfhausen, Wallenhorst, Neuenkirchen, Westerkappeln, Merzen, Rieste kaj Ostercappeln.

Parto de Bramsche estas la vilaĝo Kalkriese inter la urboj Osnabrück kaj Damme, kie dum la jaro 9 post Kristo okazis la batalo de Varus - la plej signifa batalo inter romianoj kaj ĝermanoj: en tiu batalo la ĥeruska nobelo Arminius kun sia ĝermana armeo venkis tri romiajn legiojn sub la romia armeestro Publius Quinctilius Varus - flanke de la romia armeo en tiu batalo mortis 15.000 soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.

monaĥeja preĝejo en la urboparto Malgarten
urbocentre

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne