Bratislavo | |||
slovake Prešporok/Prešporek (antaŭ 1919), hungare Pozsony, germane Preßburg | |||
Ĉefurbo de Slovaka respubliko | |||
De maldekstre supre: Panoramo de la urbo, Bratislava burgo, fontano en Placo de Hodža, Michalská brána, Slavín kaj sunsubiro super Danubo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Bratislava | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Bratislavo | ||
Distriktoj | Bratislavo I, II, III, IV, V | ||
Historia regiono | Bratislavo kaj ĉirkaŭaĵo | ||
Vizitindaj lokoj | Bratislava burgo, Devina burgo, Slovaka nacia muzeo | ||
Riveroj | Danubo, Morava, Malgranda Danubo | ||
Situo | Bratislavo | ||
- alteco | 152 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 08′ 38″ N 17° 06′ 35″ O / 48.14389 °N, 17.10972 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Devínska Kobyla | ||
- alteco | 514 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | Danubo | ||
- alteco | 126 m s. m. | ||
Areo | 391 km² (39 100 ha) | ||
- aglomeraĵo | 853,15 km² (85 315 ha) | ||
- regiono | 2 053 km² (205 300 ha) | ||
Loĝantaro | 455 761 (01.06.2010) | ||
- aglomeraĵo | 623 000 | ||
- regiono | 702 000 | ||
Denseco | 1 165,63 loĝ./km² | ||
- aglomeraĵo | 730 loĝ./km² | ||
- regiono | 342 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 907 | ||
Urbestro | Matúš Vallo (ekde 2018) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 8XX XX | ||
Tel. prefikso | +421-2 | ||
NUTS | 582000 | ||
Aŭtokodoj | BA, BL | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo de la urbo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| |||
Vikimedia Komunejo: Bratislava | |||
Statistiko: MOŠ/MIS | |||
Retpaĝo: www.bratislava.sk | |||
Portalo pri Slovakio | |||
Demonimo: Bratislavano |
Bratislavo (ĝis la jaro 1919 slovake Prešporok/Prešporek; germane Preßburg, hungare Pozsony [poĵonj], pole Bratysława, ruse Братислава, latine Posonium, greke en mezepoko Istropolis, parollingve ankaŭ Blava) estas ĉefurbo kaj la plej loĝata urbo de Slovakio kaj sidejurbo de la Regiono Bratislavo. Ĝi havas areon de 367,584 km², vivas ĉi tie pli ol 425 mil loĝantoj, dume en la Bratislava regiono ĉirkaŭ 600 mil kaj en la Bratislava regiono kun la Regiono Trnava, kiu ĉirkaŭas ĝin, 1,15 milionoj.
Ĉi tie havas sidejojn la registaro, la parlamento, diversaj oficejoj kaj ministerioj. En Bratislavo ankaŭ agadas kelke da universitatoj, teatroj, muzeoj kaj aliaj kulturaj institucioj, ekzemple la mondfama Slovaka filharmonio aŭ la Slovaka nacia galerio.
Antaŭ la Dua Mondmilito oni uzis en Bratislava tri lingvojn: germana, hungara kaj slovaka.
Bratislavo estas ankaŭ urbo riĉa je memorigaĵoj, el kiuj multaj troviĝas en la Malnova Urbo. Dominaĵo estas kvarangula Bratislava burgo, apud kiu troviĝas konstruaĵo de la Nacia Asembleo de Slovakio kaj proksime la Marteno-katedralo.
Tia estas ankaŭ la moderna kaj dinamike evoluanta urbo kun multaj interesaj konstruaĵoj, el kiuj la plej karakteriza estas Nova ponto sur Danubo, la sepa plej granda pendoponto en la mondo kaj gravega konstruaĵo de la 20-a jarcento en Slovakio.
Bratislavo estas la unusola ĉefurbo en la mondo, kiu limas kun du landoj.