Bray-Dunes - prononco [bʁɛdyn], jen france, nederlande Brayduinen respektive origine okcidentflandre Bray-Duunn - estas urbeta komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française, borde de la Manika Markolo kaj rekte ĉe la limo al Belgio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs]
aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia, historia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Dunkerque-2 / Duinkerke-2.
La urbeto estas la plej norda komunumo en Francio.