![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Brazila anaso
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Amazonetta brasiliensis (Gmelin, 1929) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brazila kreko aŭ Brazila anaso (Amazonetta brasiliensis) estas la ununura anaso de la genro Amazonetta. Ĝi estis iam konsiderata membro de la grupo de Kairinenoj, sed pli ĵusaj analizoj indikis, ke ĝi apartenas al la klado de sudamerikaj plaŭdanasoj kiu inkludas ankaŭ la speciojn de la Krestanaso, la Bronzflugila anaso, kaj eble ankaŭ la vaporanasojn (Johnson & Sorenson, 1999).
Tiu anaso estas helbruna. Masklo distingiĝas el ino ĉar havas ruĝajn bekon kaj krurojn, kaj havas distingan palgrizan areon ĉe la flankoj de kapo kaj kolo. La koloro de tiuj membroj estas multe pli senkolora ĉe inoj.
La Brazila anaso loĝas en paroj aŭ en malgrandaj grupoj de ĝis 20 birdoj. Ambaŭ gepatroj idozorgas. Ili manĝas semojn, fruktojn, radikojn kaj insektojn, dum anasidoj manĝas nur insektojn.
Ili povas troviĝo tra orienta Sudameriko, el Urugvajo, al norda kaj orienta Argentino, Paragvajo, centra Venezuelo, Brazilo, nordorienta Peruo, Gujanoj, orienta Bolivio, kaj orienta Kolombio.[1][2] Ties preferata habitato estas fluakvaj akvejoj for el marbordo kun densa vegetaĵaro proksime.
Estas du subspecioj:
Ili estas abundaj kaj estis listitaj kiel Malplej Zorgiga.[3]