Breitbrunn am Chiemsee estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rosenheim kaj en la distriktaroSupra Bavario de la federacia landoBavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1602 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Breitbrunn: tiu ligo konsistas el la tri najbaraj komunumoj Breitbrunn, Chiemsee (tri insuloj) kaj Gstadt am Chiemsee, kiuj ĉiuj situas borde de la lago Chiemsee, sed krome ankoraŭ pluraj pliaj komunumoj de la distriktoj Rosenheim okcidente kaj Traunstein oriente konsistigas la lagan bordon.
lago Langbürgner See
Curt Herrmann: "kampara domo en Breitbrunn am Chiemsee", olepentraĵo de 1887