Bribria lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Makro-ĉibĉa lingvaro | |
Skribo | Brirbi orthography |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | bzd |
Glottolog | brib1243 |
Angla nomo | Bribri |
Franca nomo | bribri |
La bribria estas makro-ĉibĉa lingvo parolata de ĉirkaŭ 6 000 bribrioj en tri malsamaj areoj en suda Kostariko. Ĝi estas unu el la du plej grandaj indiĝenaj lingvoj en la lando, kune kun la kabekara lingvo. La nombro de bribriparolantoj estas malkreskanta.
La bribria estas tonlingvo kaj ĝi havas ĝis kvar tonojn: alta, malalta, leviĝanta kaj falanta. Ĝi havas 14 konsonantojn kaj 12 vokalojn kun diferenco inter parolaj kaj nazaj vokaloj.
Ekzistas tri ĉefaj dialektoj : koroma (orienta), amubre (okcidenta) kaj salitre (Pacifika oceano).