Brigitte BARDOT [briĴIT barDO] (naskiĝis la 28-an de septembro 1934 en Parizo) estas franca aktorino.
Post kariero kiel fotomodelo, la reĝisoro (kaj ŝia dumtempa edzo) Roger Vadim malkovris ŝin por la kino. Kvankam ŝi ĉefe restas en la memoro de la publiko kiel sekssimbolo, ŝi ankaŭ havis okazojn por montri sian talenton por karakteraj roloj: ekz. en la filmoj Vie privée kaj Viva Maria! (ambaŭ de Louis Malle).
En la jaro 1973 Bardot retiriĝis el la kinolaboro por dediĉi sin al la bestoprotektado. Por tiu celo, en 1986, ŝi kreis la Fondumon Brigitte Bardot (angle: Fondation Brigitte Bardot), kiesprezidantino estas ŝi.
Bardot estas membro de la Tutmonda 500-Rulo de Honoro [1] de la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj kaj ricevis premiojn de Unesko kaj PETA. La revuo de la Los Angeles Times vicigis ŝin dua sur ĝia listo de la "50 plej belaj virinoj en filmo".