La brit-usona milito de 1812, konata ankaŭ kiel la angl-usona milito aŭ milito de 1812 (War of 1812 en angla) estis armea konflikto kiu estis luktita de Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando apogita en ties kolonioj kanadaj kiu okazis inter 1812 kaj 1815. La bataloj okazis kaj surtere kaj mare.
En epoko en kiu la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando devis elteni grandajn militklopodojn por fronti kontraŭ la Francio de Napoleono, en la 18-a de junio 1812 Usono deklaris militon cele al invado de la kanadaj teritorioj kiuj tiam apartenis al la Brita Imperio. Tiuj dekomence loĝitaj de francoj estis poste reloĝataj laŭlonge de kvar dek jaroj fare de angloparolantoj (multaj fakte fuĝintoj el la usona milito) kiuj tenis nombrajn kulturajn kaj komercajn rilatojn kun Usono.
Inter aliaj faktoroj okazintaj la militon estis limigoj al komerco truditaj de la Unuiĝinta Reĝlando pro la milito en Eŭropo kontraŭ Francio, la deviga rekrutado de usonaj komercaj maristoj por servi en la brita Reĝa Mararmeo kaj la brita apogo al la indianaj popoloj de Nordameriko kiuj kontraŭis la doktrino de la Evidenta destino de Usono kiel etendanto okcidenten.
Dekomence usonanoj klopodis invadi la kanadajn teritoriojn sed malsukcese, krome ili suferis navigan bojkoton fare de la Reĝa Mararmeo. Tamen ili sukcesis kontroli la navigadon en la lagoj Erie kaj Champlain, per kio ili evitis invadojn el Kanado. Tamen post la malvenko de Napoleono en 1814, la britoj adoptis strategion pli agresema kaj sendis tri invadajn armeojn al Nordameriko. Tiel ili sukcesis eniri en partoj de Maine kaj post venko en la batalo de Bladensburg en aŭgusto 1814 ili eĉ ekkaptis la urbon Vaŝingtono kie bruligis publikajn konstruaĵojn, kielo la Blanka Domo kaj la Trezoro dum tiu kiu nomiĝis la Bruligo de Vaŝingtono.
Siaflanke, la usonanoj detruis la britajn fortojn komponitajn de indiĝenoj nordoriente kaj sudoriente, kaj tiel ili evitis la planon de starigo de Indiana Konfederacio sendependa en la regiono de la Mezokcidento, sub apogo de la britoj. La usonaj venkoj en septembro 1814 kaj januaro 1815 forpelis la tri britajn invadojn en Novjorkio kaj Baltimoro. Fine de 1814 usonanoj venkis en la Batalo de Nova Orleano, kiam fakte la paciga Traktato de Gento jam estis subskribita; per tiu ĉiu invadita teritorio estis redonita al la antaŭa posedanto.
En Kanado tiu milito estas konsiderita venko ĉar evitis la konkeron fare de la sudaj najbaroj, dum en Usono estas celebrata kiel nasko de nova spirito de nacia unueco de la juna lando kaj kiel grava montro de internacia forto kiu faris, ke el Londono oni respektu por la estonteco la usonan sendependecon.
Oni ĉirkaŭkalkulis pli ol 1500 mortojn de la brita flanko kaj 2500 de la usona flanko.