Brita Humanisma Asocio | ||
---|---|---|
Humanists UK | ||
organizaĵo karitata organizaĵo | ||
Komenco | 1896 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Fondinto(j) | Stanton Coit vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | karitata organizaĵo | |
La Brita Humanisma Asocio (angle British Humanist Association, akronime BHA, Ekde 2017 konata kiel Humanistoj UR (angle Humanists UK) [1]) estas publika neprofitcela organizaĵo kiu funkcias en Britio kaj celas reprezenti "homojn kiuj serĉas vivi bonan vivon sen religiaj kredoj aŭ superstiĉoj" [2]. La BHA apogas kaj evoluigas humanismon kiel vivpozicio kaj faras publikajn kampanjojn en la lokoj de humanitarismo, sekularismo kaj homaj rajtoj. La organizaĵo havas nacian reton de kunlaborantaro kiu elfaras humanismajn, nereligiajn ceremoniojn, inkluzive de entombigojn, geedziĝon, civilan partnerecon kaj nomceremoniojn [3].
La BHA estas membro de la Internacia Humanisma kaj Etika Unio kaj la Eŭropa Humanisma Federacio. Aktuale en 2022, la Asocio havas 70 regionajn kaj specialinteresajn grupojn aligitaj kaj entute proksimume 40 000 longdaŭraj aktivaj membroj kaj multe pli da portempaj subtenantoj [4] [5][6].