Brita Kolumbio | ||
---|---|---|
Alternativa nomo | British Columbia / Colombie-Britannique | |
![]() ![]() | ||
Devizo: latine Splendor Sine Occasu Pompo sen reduktiĝo | ||
![]() | ||
Oficialaj lingvoj | neniu difinita leĝe, angla uziĝas kvazaŭ oficiala | |
Floro | pacifika kornuso | |
Arbo | giganta tujo | |
Birdo | garolo de Steller | |
Ĉefurbo | Viktorio | |
Plej granda urbo | Vankuvero | |
Leŭtenanta Guberniestro | Wendy Lisogar-Cocchia (ekde 30-a de januaro 2025) | |
Ĉefministro | David Eby (ekde 18-a de novembro 2022) | |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
36 6 | |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
5-a rango 944.735944735 km² 925.186 km² 19.549 km² (2,1{%) | |
Loĝantaro - Tuto (20062021) - Loĝdenso |
3-a rango 4.310.4525000879 4,345 po km² | |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$168.011 miliardoj (4-a) $39.490 (7-a) | |
Aliĝo al Konfederacio | 20-a de julio 1871 (7-a) | |
Tempozono | UTC−8 k −7 | |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
BC CA-BC V | |
Retejo | www.gov.bc.ca | |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
La kanada provinco Brita Kolumbio (angle British Columbia [ˈbrɪt.ɪʃ kəˈlʌm.bi.ə], france Colombie Britannique [kɔ.lɔ̃.bi bʁi.ta.nik]), mallongige kiel BK, situas inter la Rok-Montaro kaj Alberto oriente kaj la Pacifiko kaj Alasko okcidente. Norde estas Jukonio, kaj sude Usono (Vaŝingtonio, Idaho, kaj Montano). Ĝi estas la plej okcidenta el la dek kanadaj provincoj. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 5 000 879 loĝantoj sur areo de 944 735 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km².
La brita Reĝino Viktorino nomis la provincon. Antaŭ ol Brita Kolumbio aliĝis al la Kanada Konfederiĝo (la 20-an de julio, 1871) ĝi estis sendependa brita kolonio formita en 1867 per la kunigo de la du kolonioj de Vankuvera Insulo (ĉef-urbo: Viktorio) kaj Brita Kolumbio (ĉef-urbo: Nov-Vestminstro).
La nuna ĉefministro de Brita Kolumbio ekde la 11-a de oktobro 2022 estas David Eby. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Wendy Lisogar-Cocchia.
Komunumo (inkluzive tiujn en aglomeraĵoj) | 2001 | 1996 |
---|---|---|
Vankuvero | 1,986,965 | 1,831,665 |
Viktorio | 311,902 | 304,287 |
Kelowna | 147,739 | 136,541 |
Abbotsford | 147,370 | 136,480 |
Kamloops | 86,491 | 85,407 |
Nanaimo | 85,664 | 82,691 |
Prince George | 85,035 | 87,731 |
Chilliwack | 69,776 | 66,254 |
Vernon | 51,530 | 49,701 |
Courtenay | 47,051 | 46,297 |
Municipo | 2001 | 1996 |
---|---|---|
Vankuvero | 545,671 | 514,008 |
Surrey | 347,825 | 304,477 |
Burnaby | 193,954 | 179,209 |
Richmond | 164,345 | 148,867 |
Abbotsford | 115,463 | 104,403 |
Coquitlam | 112,890 | 101,820 |
Saanich | 103,654 | 101,388 |
Delta | 96,950 | 95,411 |
Kelowna | 96,288 | 89,422 |
Langley (distrikto) | 86,896 | 80,179 |