valuto • pundo | |
---|---|
Ŝtato: | Unuiĝinta Reĝlando |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | GBP |
Mallongigo: | |
La Brita pundo estas la monunuo de Britio.
La brita pundo, ankaŭ nomita la sterlinga pundo (angle: Pound sterling [paŭnd STERling]), laŭ la normo ISO 4217 havas la valuto-kodon GBP. Ĝia simbolo estas £ (kodo deksesuma A3 en unikodo), malofte ankaŭ L, aŭ Ł). La £ simbolo preskaŭ ĉiam antaŭas la nombron, ekz. £ 5.00 (kvin pundoj). La simbolo devenas el la latina vorto libra, en Esperanto "pundo".
Unu pundo egalas al 100 pencoj, kies mallongigo estas (minuskla) p. (Angle: penny [PENi], pluralo pence [pens aŭ penc]). En la kimra lingvo la mallongigo estas (minuskla) c (kimre ceiniog).