Britio en la Somera Olimpiko 2024

Britio en la Olimpikoj

Flago de Britio
IOK-kodo  GBR
NOK Brita Olimpika Asocio (British Olympic Association)
Retejowww.olympics.org.uk (angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
327 sportistoj en 26 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Tom Daley kaj Helen Glover (inaŭguro)
Bryony Page kaj Alex Yee (fermo)
Medaloj
Rango: #7
oro
14
arĝento
22
bronzo
29
sumo
65
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La sportista teamo de Britio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 30-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizis la Brita Olimpika Asocio, BOA, angle British Olympic Association, kimre Cymdeithas Olympaidd Prydain kaj skotgaele Comann Oiliompaics Bhreatainn.

Konkuris sume 327 britaj atletoj en 26 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la plonĝisto Tom Daley kaj la remistino Helen Glover.[1]

la plonĝisto Tom Daley (jen jam en 2016), en 2024 la vira teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio

La teamo sume atingis 65 medalojn, 14 orajn, 22 arĝentajn kaj 29 bronzajn, kaj sekve ricevis la sepan rangon, do estis inter la plej sukcesaj teamoj.

  1. listo de la la teamaj flagoportantoj laŭ la stato de 2024 07 26 (en formato PDF, angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne