Britt Robertson | ||
---|---|---|
![]() Robertson en 2010
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1990 (34-jaraĝa) en ![]() | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Familio | ||
Amkunulo | Dylan O'Brien (mul) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro televida aktoro filmreĝisoro ![]() | |
Laborkampo | Kina aktorado ![]() | |
Aktiva dum | 2000 ĝis nun | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Brittany Leanna ROBERTSON naskiĝis la 18-an de aprilo 1990 en Charlotte, Norda Karolino estas usona aktorino. Ŝi komencis aktori kiel infano ĉe la Greenville Malgranda Teatro en Suda Karolino; ŝi ekrandebutis kiel la pli juna versio de la titolfiguro en epizodo de Sheena en 2000. Ŝi laboris en Power Rangers Time Force la sekvan jaron kaj ricevis Young Artist Award nomumon pro pro sia rolo en The Ghost Club (2003). Robertson daŭre havis rolojn kiel ekzemple en Growing Pains: Return of the Seavers (2004), Keeping Up with the Steins (2006), Dan in Real Life (2007), The Tenth Circle (2008), Mother and Child (2009), Avalon High (2010), Scream 4 (2011) kaj The First Time (2011).[1] Robertson ludis la gvidrolon de Lux Cassidy en la televida dramserio Life Unexpected (2010-11), kiu estis nuligita en sia dua sezono malgraŭ pozitivaj recenzoj. Ŝi ankaŭ havis ĉefrolon en la supernatura adoleska drama televidserio The Secret Circle (2011-12), sed ĝi ankaŭ estis nuligita post sia unua sezono. En 2013 ŝi akiris rolon en la ĉefrolantaro de la sciencfikcia mistera televidserio Under the Dome, kiun ŝi ludis ĝis 2014. Ŝi havis postajn rolojn en la filmoj Delivery Man (2013) kaj Ask Me Anything (2014), por kiu ŝi gajnis la premion al la plej bona aktorino ĉe la Naŝvilo-Filmfestivalo kaj ŝi ankaŭ estis premiita en la Boston Film Festival pro ŝia laboro en White Rabbit (2013). Robertson ricevis pli larĝan rekonon en 2015 post akiro de la roloj de Sophia Danko en La The Longest Ride kaj Casey Newton en Tomorrowland. En 2016 ŝi ĉefrolis en la filmoj Mr. Church, kune kun Eddie Murphy kaj Mother's Day kune kun Jennifer Aniston kaj Julia Roberts kaj en 2017 ŝi ĉefrolis en la sciencfikcia filmo The Space Between Us kaj en la komedi-drama filmo A Dog's Purpose.