Briviesca [briBJESka] estas municipo kaj hispana urbo en la nordo de la Iberia duoninsulo, ĉefurbo de la regiono La Bureba, en nordoriento de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono. En 2017, la municipo havis 6 861 loĝantojn, estante la kvara urbo plej loĝata en la provinco, malantaŭ Burgoso mem, Miranda de Ebro kaj Aranda de Duero.
Briviesca kreskis kaj iĝis grava ekde Mezepoko danke al la Jakoba vojo de Francio kiu trairis ĝin. Ĝi iĝis pli grava dum Renesanco. Nuntempe, ĝia situo mezvoje inter Miranda de Ebro kaj Burgoso en la itineroj Francio-Madrido-Afriko kaj Francio-Portugalio, ambaŭ per fervojo kaj modernaj aŭtovojoj, kontribuis al industria kaj komerca disvolviĝo.
Nuntempe estas grava turismo pro multaj monumentaj vidindaĵoj kaj en la 1970-aj jaroj oni kreis industrian zonon, kiu nun estas ĉefe stokejo de agrikultura maŝinaro.