![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Zapornia fusca Linnaeus, 1766 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bruna zapornio (laŭ la latinlingva scienca nomo Zapornia fusca, kaj ankaŭ Ruĝbrusta zapornio) estas malgranda akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.
Ilia reprodukta vivejo estas marĉoj kaj similaj malsekaj areoj tra Suda Azio el la Hinda subkontinento orienten ĝis suda Ĉinio, Japanio kaj Indonezio. Oni registris ĝin kiel vaganto el la teritorio de Aŭstralio en Kristnask-insulo. Ĝi estas precipe permanenta loĝanto tra sia tuta teritorio, sed kelkaj nordaj populacioj migras pli suden vintre.
Tiu ralo nestas en seka loko surgrunde en marĉa vegetaĵaro, kaj demetas 6-9 ovojn.
La Bruna zapornio estas ĉirkaŭ 22–23 cm longa. La korpo estas flanke ebeneca por ebligi pli facilan pasadon tra kareksejoj kaj subkreskaĵaro. Ĝi havas longajn fingrojn kaj mallongan voston. Koloraro inkludas palbrunan dorson kaj tre ruĝecbrunajn kapon kaj malsuprajn partojn, kun blanka strieco en flankoj kaj subvosto. La beko estas flaveca, kaj la okuloj, kruroj kaj piedoj estas ruĝaj.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas malhelbrunaj kun iom da blankaj makuletoj.
Tiuj birdoj plukomanĝas en koto aŭ neprofunda akvo kaj plukas ankaŭ pervide. Ili manĝas burĝonojn, berojn kaj insektojn, same kiel grandajn helikojn, kiujn ili manĝas uzante siajn bekojn por bori tra la malmola konko.
La Bruna zapornio estas teritoriema, sed estas ankaŭ tre sekretema, kaŝante sin inter herbejaj arbustaroj kaj arbustoj okaze de ĝenado.