![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Bruna falko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falco berigora (Vigors & Horsfield, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bruna falko aŭ Berigoro (Falco berigora), estas rabobirdo membro de la genro de falkoj kaj familio de Falkedoj, troviĝanta en la plej sekaj regionoj de Aŭstralio. Ties latina scienca nomo por la specio berigora kaj alternativa komuna nomo devenas el aborigena nomo por la birdo.
La flug- kaj ĉas-metodoj de la Bruna falko diferencas markate el tiuj de aliaj falkoj. Kaj flugilfrapoj kaj flugo estas relative malrapidaj. Ĝi estas kutime vidata senmova ripoze aŭ fluganta, alternative flugilfrape kaj glite per flugiloj tenitaj laŭ neprofunda formo de litero "V". Ĝi foje ŝvebas neefike, ĉefe dum ventaj tagoj, sed ĝi havas kapablon ŝvebi je grandaj altoj.
Tiu aŭstralazia birdo ne ĉasas sian predon dumfluge. Ties ĉefa metodo serĉi manĝon estas sidi senmove sur alta ripozejo kia mortinta branĉo en arbo aŭ elektra fosto. Ĝi ekfalas sur sian predon kaj kaptas ĝin per siaj ungoj. La Bruna falko ankaŭ serĉas predon dum glitado kaj flugado.