Bulgara Esperantista Asocio | |
---|---|
Български есперантски съюз | |
Lando | Bulgario |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1907 |
Fondiĝloko | Veliko Tarnovo |
La Bulgara Esperantista Asocio (BEA, bulgare Български есперантски съюз) fondiĝis en 1907 en la urbo Veliko Tarnovo sub la nomo “Bulgara Esperanto-Ligo”. Ĝi estas kultur-kleriga organizaĵo de la esperantistoj en Bulgario.
Ĝia organo estas la revuo Bulgara Esperantisto, kiu aperas ekde 1919.