Bullrun (prononco: BUL-RAN), angla vorto kiu signifas "virbova kurejo", estas la ŝlosila nomo de tre sekreta kaŝoperacio de Usona Nacia Sekureca Agentejo (NSA) pri kaŝita kaj kontraŭleĝa ĉioninkluda malĉifrado.[1][2] La brita sekreta servo pri signaloj, GCHQ (angla akronimo de Registara Ĉefsidejo pri Komunikaĵoj) havas similan ĉioninkludan programon kun la ŝlosilnomo Edgehill (prononco: EĜ-hil). Komencinte en 2000, kiam ĉifriloj laŭgrade ektutkovris la interreton, la NSA investis miliardojn da dolaroj en kaŝoperacio por aserti ĝian subaŭskultan kapablecon (PGP, RSA, AES, TLS, VPN, VOIP, k.t.p.)
Perdinte publikan batalon en la 1990-aj jaroj por enmeti sian propran malantaŭpordon en ĉiun ĉifradon, ĝi klopodis ŝtelece plenumi la saman celon, per influi kaj malfortigi ĉifradnormoj kaj per akiri ĉefklavojn — ĉu per interkonsento, per forto de (verŝajne kontraŭkonstitucia) leĝo, aŭ per ekspluatado de komputilaj retoj (hakado). La NSA ankaŭ dependas de aparatare akcelita malĉifrado por atakoj de kruda forto.
En 2013 Edward Snowden fuĝigis informon pri la ekzisto de la kaŝprogramo.