Burgo Liebenstein (rejna valo)

burgo Liebenstein,2005
„la malamikaj fratoj“
“la malamikaj fratoj“

Burg Liebenstein, ankaŭ nomata Levenstein , estas la ruino de montburgo. Kune kun la 200 m fora burgo Sterrenberg ĝi estas la „malamikaj fratoj“ sur la dekstra rejnflanko apud Kamp-Bornhofen en la valo de la meza Rejno en la distrikto Rhein-Lahn de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La dekstra rejna migradpado Rheinsteig kondukas al la burgo Liebenstein. De tie estas bona elrigardo al Bad Salzig.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne