Burt LANCASTER, plennome: Burton Stephen LANCASTER (naskiĝis la 2-an de novembro 1913 en Nov-Jorko, mortis la 21-an de oktobro 1994 en Losanĝeleso) estis usona aktoro.
Kvankam la iama akrobato neniam studis aktoradon, li tamen fariĝis unu el la plej grandaj steluloj de Hollywood dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Komence ofte vidata en la rolo de sentima aventurulo, li poste ankaŭ brilis en karakteraj roloj. Li ankaŭ filmis en Italio sub la reĝisoreco de Luchino Visconti.