Burunda lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Ruandaj-Burundaj lingvoj | |
Parolata en | Burundo |
Parolantoj | 10 800 000 |
Denaskaj parolantoj | 6 milionoj |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Burundo |
Reguligita de | Regulado forestas |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | rn |
ISO 639-2 | run |
ISO 639-3 | run |
SIL | run |
Glottolog | rund1242 |
Angla nomo | Kirundi |
Franca nomo | kirundi |
La burunda lingvo, ankaŭ kirunda aŭ runda (nacilingve kirundi aŭ rundi; kodo laŭ ISO 639: run, rn) estas bantua lingvo parolata de ĉirkaŭ 6 milionoj da homoj, ĉefe en Burundo, kie ĝi estas oficiala lingvo apud la franca lingvo. Fine de la 19-a jarcento la burunda lingvo estis ekskribita per la latina alfabeto.
Ĝi tre similas al la ruanda, kun kiu ĝi estas interkomprenebla.