Bydgoszcz germane Bromberg | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Bydgoszczy | ||||
Provinco | Kujavio-Pomerio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Jes | ||||
Komunumo | Bydgoszcz | ||||
Speco de komunumo | urba komunumo | ||||
Aglomeraĵo | 460660 (urbo Bydgoszcz kaj distrikto Bydgoski) | ||||
Fondita en | 1038 | ||||
Urborajtoj | 19-a de aprilo 1346 | ||||
Koordinatoj | 53° 7′ N, 18° 0′ O (mapo)53.11666666666718Koordinatoj: 53° 7′ N, 18° 0′ O (mapo) | ||||
Koordinatoj | 53° 7′ N, 18° 0′ O (mapo)53.11666666666718Koordinatoj: 53° 7′ N, 18° 0′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 60 m | ||||
Areo | 175,98 km² | ||||
Loĝantaro | 337666 | ||||
Loĝdenso | 2 098 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 85-001 ... 85-915 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 52 | ||||
Aŭtokodo | CB | ||||
Estro | Rafał Bruski | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ulica Jezuicka 1 | ||||
Retpoŝto de estraro | prezydent@um.bydgoszcz.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 85-102 | ||||
Telefono de estraro | (+48) 52 58-58-358 | ||||
Fakso de estraro | (+48) 52 58-58-301 | ||||
Poŝto de estraro | urzad@um.bydgoszcz.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | Arvika (Svedio), Ĉerkaso (Ukrainio), Eindhoven (Nederlando), Granado (Hispanio), Hartford (Usono), Kragujevac (Serbio), Kremenĉuk (Ukrainio), Mannheim (Germanio), Ningbo (Ĉinio), Pavlodar (Kazaĥio), Patraso (Grekio), Perth (Skotlando), Piteşti (Rumanio), Reggio Emilia (Italio), Tuluzo (Francio), Wilhelmshaven (Germanio) | ||||
Komunuma retejo | http://www.bydgoszcz.pl | ||||
Bydgoszcz [ˈbɨdɡɔʂt͡ʂ], esperante foje kiel Bidgoŝto (latine Bydgostia, germane Bromberg) estas urbo en nordcentra Pollando, situanta proksime de la enfluejo de la rivero Brda en Vistulon. Ĝi estas unu el du ĉefurboj de la Kujavia-Pomeria Provinco (la dua estas proksima Toruń) kaj sidejo de provincestro. Bydgoszcz estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Bydgoszcz, kiu ĉirkaŭas la urban komunumon.
Bydgoszcz estas unu el pli grandaj polaj urboj - la oka laŭ nombro de loĝantoj (en 2021 en la urbo vivis 337 666 loĝantoj) kaj la deka laŭ areo (175,98 km2). Ĝi estas grava centro ekonomia, kultura, akademia, medicina, armea, sporta kaj ankaŭ trafika - ŝosea, fervoja, ŝipvetura kaj aviadila; en Bydgoszcz troviĝas rivera haveno kaj internacia flughaveno. Ĉi-tie kunligas du internaciaj akvovojoj, kunligante kunfluojn de Eŭropo Orienta kaj Eŭropo Okcidenta. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Legnica, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon.
En 2008 en Bydgoszcz studis 48,9 mil studentoj ĉe la kvar publikaj altlernejoj: Universitato de Kazimiro la Granda, Teknologi-Naturscienca Universitato J.J. Śniadeccy, Collegium Medicum de Universitato de Nikolao Koperniko kaj Muzika Akademio kaj ĉe la dek kvin nepublikaj altlernejoj, i.a. ĉe la Ekonomia Altlernejo (Wyższa Szkoła Gospodarki), la plej granda nepublika (privata) altlernejo en norda Pollando (ĉ. 9 mil studentoj) kun multaj filioj en Pollando (i.a. en Toruń, Inowrocław, Piła, Słupsk, Malbork) kaj en Ukrainio. En Bydgoszcz troviĝas ankaŭ Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kie oni instruas turismon kaj kulturon en Esperanto.