CAC 40 | ||
---|---|---|
![]() | ||
akcioindico vd | ||
Dum | 31-a de decembro 1987 - nekonata/nuntempe | |
Lando | Francio | |
ISIN-kodo | FR0003500008 | |
Posedata de | Euronext vd | |
Partoprenanta | TotalEnergies • LVMH Moët Hennessy Louis Vuitton • Sanofi • Airbus Group SE • BNP Paribas • L'Oréal • Air Liquide • Axa • Danone • Safran • Vinci (firmao) • Schneider Electric • Kering • Société Générale • Orange • Pernod-Ricard • EssilorLuxottica • Unibail-Rodamco-Westfield • Engie • Saint-Gobain • Vivendi Universal • ArcelorMittal • Michelin • Capgemini • Legrand • Dassault Systèmes • Crédit agricole • Hermès International • Renault • STMicroelectronics • Publicis Groupe • Groupe Carrefour • Stellantis • Bouygues • Veolia • Eurofins Scientific • Alstom • Grupo Thales • Teleperformance • Edenred vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La CAC 40, nomata laŭ la sistemo de (france) "Cotation Assistée en Continu" (Konstanta notado asistata), estas la ĉefa borsa indico de Parizo. Starigita de la Compagnie des Agents de Change (Kompanio de Ŝanĝistoj), ĝi estas determinata surbaze de la kurzoj de 40 akcioj konstante notataj sur la Unua Merkato inter la 100 societoj kies ŝanĝoj estas la plej abundaj sur Euronext, Parizo.
Tiuj valoroj, reprezentaj por la diversaj aktiveco-branĉoj, reflektas en principo la ĝeneralan tendencon de la ekonomio de la grandaj francaj entreprenoj kaj ilia ilia listo estas regule reviziata por konservi tiun reprezentecon.
La indico reprezentas proksimume 70 % de la totala kapitaligo de la pariza borso, do 1 300 miliardojn da eŭroj.
La CAC 40 estas parto de Euronext kiu estas la unua eŭropa borso.