Cabanillas del Campo [kabaNIĝas delKAMpo] (Kabanetoj de la Kamparo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 11 329 loĝantoj sur areo de 34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 333,2 loĝantoj/km². Ĝi estas enkadrita en la industria akso de la Koridoro de Henares. La urbo, tre proksima al la provinca ĉefurbo, estas unu de la setlejoj kiuj en la lastaj jaroj registras pli grandan loĝokreskon en la provinco.