Calaceite [kalaZEJte] (Calaceit en kataluna) estas urbeto kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres. Oni supozas, ke la loknomo Calaceite devenas de la araba قاعة زيد, kaala'a zajd (kastelo de Zajd), alude al medio de fortikaĵo kiu nomas la supran parton de la loĝloko. La ekzisto en Aragono de diversaj toponimoj kiuj inkludas la nomon Zajd (ekzemple en Vinaceite, Beceite, Zaidín, La Zaida, Binaced, ktp.), plus la distrikto -iklim- de Zaidún, sugestas setladon de ŝijaistoj de minoritato zajdi' en la distriktoj oriente de Zaragozo.[1]
- ↑ Peña Gonzalvo, Javier (Januaro-junio 2015). «La torre de San Pablo de Zaragoza. ¿Torre mausoleo de los Tuchibíes?». Rolde. Revista de Cultura Aragonesa (152-153). ISSN 1133-6676.