Kamasio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Indiana kamasio, Camassia quamash
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
6 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kamasio (Camassia) estas genro de ses specioj indiĝenaj en sudokcidenta Kanado kaj okcidenta Usono, de suda Brita Kolumbio ĝis norda Kalifornio, kaj oriente ĝis Utaho, Vajomingo kaj Montano; unu specio indiĝenas en orienta Usono. Krom la lokaj indiĝenaj nomoj camas kaj quamash (parencaj al la latina genra nomo, kiu venas el la nimipua ("nezperca") nomo de la tubero, qém’es), oni ankaŭ nomas ĝin indiana hiacinto aŭ sovaĝa hiacinto. Ĝi kreskas amase en malseketaj herbokampoj. La kamasioj estas ĉiujaraj plantoj, kun bazaj liniaj folioj 20 ĝis 80 cm longaj aperantaj en frua printempo. La plantoj atingas alton de 30 ĝis 130 cm, kun multaflora tigo kreskanta super la ĉefparto de la planto en la somero. La ses-petalaj estas diverskoloraj, de blanka aŭ helsiringa ĝis profunde purpura aŭ blu-viola. Tutajn kampojn kelkfoje kovras ilia koloro.