Camille Paglia | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Camille Paglia | |||||
Naskonomo | Camille Anna Paglia | ||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1947 (77-jaraĝa) en Endicott | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | itala Usonano vd | ||||
Lingvoj | usona angla • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Yale Universitato de Binghamton Nottingham High School (en) vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arthistoriisto ĵurnalisto filmkritikisto eseisto literaturkritikisto profesoro verkisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Scienco de seksa identeco, literatura kritiko kaj homa scienco vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Sexual Personae vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Camille Anna PAGLIA (2a de Aprilo, 1947) estas usona akademiano kaj socia kritikisto. Paglia, mem-priskribita feminisma disidento,[1] estis profesorino ĉe la Universitato de Artoj en Filadelfio, Pensilvanio, ekde 1984.[2] The New York Times priskribis ŝin kiel "unue kaj unualoke edukisto".[3]
Ŝi estas aŭtoro de Sexual Personae: Art and Decadence from Nefertiti to Emily Dickinson (1990) kaj de kolekto de eseoj, Sex, Art, and American Culture (1992). Ŝiaj aliaj libroj kaj eseoj estas analizo de la filmo de Alfred Hitchcock nome The Birds, kaj Break, Blow, Burn (2005) pri poezio. Ŝia plej ĵusa libro estas de 2012 Glittering Images. Ŝi estas kritikisto de usona feminismo kaj de post-strukturisma teorio same kiel komentisto de multaj aspektoj de la usona socia kulturo, ekzemple ĉe vida arto, muziko, kaj kino.