Urbo Campina Grande | |
Flago | Blazono |
municipo de Brazilo • urbego | |
---|---|
Datreveno | 11-a de oktobro |
Fondiĝo | 1864 |
Nomo de la loĝanto | campinense (kampinenso) |
Moto | Solum Inter Plurima (Sola inter multaj) |
Urbestr(in)o | Veneziano Vital do Rêgo (PMDB) ĝis 2012 |
Situo | |
Subŝtato | Paraibo |
Mezoregiono | Agreste Paraibano |
Mikroregiono | Campina Grande |
Najbaraj urboj | Ne disponebla |
Distanco al la subŝtata ĉefurbo | 112 kilometroj |
Geografiaj aspektoj | |
Areo | 620,628 km² |
Loĝantaro | 387 643 loĝ. 2011 [1] |
Loĝdenso | 624,597 loĝ./km² |
Alteco | 560 metroj |
Klimato | tropika |
Horzono | UTC-3 |
Sociaj indikiloj | |
IHD | 0,751 2000 [2] |
Kampinagrando aŭ Kampino Granda[mankas fonto] (portugallingve: Campina Grande, /kã'pinə 'grãdə/), estas urbo kaj municipo de Brazilo, kun proksime 376 mil loĝantoj. Ĝi estas la plej aktiva urbo en Brazila Nordorienta internlando, en ŝtato Paraibo. Ĝi estas super montaro Borboremo. Ĝia nomo signifas "Granda Kamparo". En Kampinagrando estas la ĉefa universitata centro de Brazila Nordoriento, en ĝi loĝas pli ol 20 mil studentoj kaj pli ol 2 mil profesoroj, estas en Brazilo urbo kun la plej granda kvanto de profesoroj po loĝantoj.