Caritas Internationalis | ||
---|---|---|
![]() | ||
karitata organizaĵo organizaĵo por helpado konfederacio katolika organizaĵo international association of the faithful (en) ![]() ne-registara organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 12-a de decembro 1951 vd | |
Geografia situo | 41° 53′ 18″ N, 12° 28′ 12″ O (mapo)41.888312.47Koordinatoj: 41° 53′ 18″ N, 12° 28′ 12″ O (mapo) | |
Lando(j) | Vatikano vd | |
Sidejo | Palazzo San Callisto | |
| ||
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Caritas Internationalis (latine, "Karitato Internacia") estas federacio de 162 katolikaj karitataj (t.e. bonfaraj) organizoj, kiuj aktivas en pli ol 200 landoj de la mondo. La organizoj helpas i.a. al malriĉuloj, handikapuloj, subprematoj, rifuĝintoj kaj viktimoj de katastrofoj.
La unua organizo de Caritas estis la Charitasverband für das katholische Deutschland fondita en 1897 en Kolonjo de pastro Lorenz Werthmann (1858–1921). El tiu ĉi asocio estiĝis la Deutscher Caritasverband (Germana Karitata Ligo), kiu nuntempe estas, kun ĉirkaŭ 500.000 dungitoj, la plej granda karitata organizo en Germanio.