Carl Barks | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1901 en Merrill | ||||
Morto | 25-an de aŭgusto 2000 (99-jaraĝa) en Grants Pass | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Chronic lymphocytic leukemia (en) vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Garé Barks (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto bildliteraturisto bildliteratura verkisto animaciisto kartunisto ilustristo ĵurnalisto rakontartisto pentristo terkultivisto storyboard artist (en) vd | ||||
Laborkampo | Bildliteraturo kaj porjunula literaturo vd | ||||
Aktiva dum | 1935–2000 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Scrooge McDuck ❦ Gyro Gearloose ❦ Donald Duck Finds Pirate Gold ❦ Donald Duck and the Mummy's Ring ❦ Magica De Spell ❦ Gladstone Gander ❦ Beagle Boys ❦ Christmas on Bear Mountain vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carl BARKS (27a de Marto, 1901 – 25a de Aŭgusto, 2000) estis usona bildliteraturisto, verkisto, kaj pentristo. Li estas plej bone konata pro siaj komiksoj pri Donald Duck aŭ Donaldo Anaso kaj kiel la kreinto de la rolulo Scrooge McDuck. Li laboris anonime ĝis malfrue en sia kariero; la sekvantoj kromnomigis lin kiel The Duck Man (la anasulo) kaj The Good Duck Artist. En 1987, Barks estis unu el la tri inaŭguraj enkondukitoj en la Will Eisner Comic Book Hall of Fame.
Barks laboris por la Disney Studio kaj la Western Publishing kie li kreis Duckburg (Anasurbo) kaj multajn el ties loĝantoj, kiel Scrooge McDuck (1947), Gladstone Gander (1948), la Beagle Boys (1951), The Junior Woodchucks (1951), Gyro Gearloose (1952), Cornelius Coot (1952), Flintheart Glomgold (1956), John D. Rockerduck (1961) kaj Magica De Spell (1961). Fantagraphics Books nomigis lin "la Hans Christian Andersen de la komiksaj libroj."[1]