Carl Edward Hellmayr

Carl Edward Hellmayr
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1878 (1878-01-29)
en Vieno
Morto 24-an de februaro 1944 (1944-02-24) (66-jaraĝa)
en Orselina
Lingvoj germana
Loĝloko Aŭstrio
Ŝtataneco Aŭstrio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo botanikisto
ornitologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Carl Edward Hellmayr (29-a de januaro de 1878 - 24-a de februaro de 1944) estis naturalisto kaj ornitologo aŭstria.

Hellmayr naskiĝis en Vieno, kaj studis en la Universitato de Vieno. En 1908 li iĝis zorgisto de la Sekcio de Birdoj en la Muzeo de Munkeno kie li iĝis fakulo pri novtropikaj birdoj, studis la kolekton de Spix pri brazilaj birdoj kaj de Lionel Walter Rothschild en Londono.

Li iĝis zorgisto de la Sekcio de Zoologio de la Muzeo Field en Chicago en 1922. Liaj libroj inkludis 13 el 15 volumenoj de la Katalogo de Birdoj de Ameriko (1918-1949) kaj de La Birdoj de Ĉilio (kun Henry Boardman Conover).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne