Carl Schmitt | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Carl Schmitt | ||
Naskiĝo | 11-an de julio 1888 en Plettenberg, Reĝlando Prusio, Germana Imperiestra Regno | |
Morto | 7-an de aprilo 1985 (96-jaraĝa) en Plettenberg, Okcidenta Germanio | |
Tombo | Plettenberg vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Etno | Germanoj vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Munkena universitato - juro Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino - juro Universitato de Strasburgo - PhD in Law (en) (–1910) vd | |
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Auguste Schmitt (en) vd | |
Edz(in)o | Pavla Dorotić (en) Duška Schmitt (en) vd | |
Infanoj | Anima Schmitt de Otero (en) ( ) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Johannes Negelinus vd | |
Okupo | juristo geopolitikisto politikisto vd | |
Laborkampo | Politika teologio kaj konstitucia juro vd | |
Aktiva en | Berlino • Plettenberg vd | |
Doktoreca konsilisto | Fritz van Calker vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Concept of the Political ❦ Land und Meer vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Carl Schmitt (ankaŭ Carl Schmitt-Dorotic; naskiĝis la 11-an de julio 1888 en Plettenberg, mortis la 7-an de aprilo 1985 samloke) estis germana ŝtata juristo kaj politika filozofo, kiu funkciis politike dum la Vajmara Respubliko, Nazia Germanio kaj poste.
Schmitt konsideris la kampon de politiko kiel konstanta lukto, en kiu la fortaj venkas kaj tial, malaprobis liberalismon, kaj laŭdis la diktatorecon. En la fruaj jaroj de la Tria Regno, Schmitt estis inter la gvidaj juristoj kiuj laboris en la servo de Adolf Hitler, kvankam poste li estis forlasita.
La ideoj de Schmitt ricevis la atenton de filozofoj kaj politikaj teoriuloj, inkluzive de Walter Benjamin, Leo Strauss, Jacques Derrida, Giorgio Agamben, Slavoj Žižek, Alain Badiou, Jacob Taubes, Chantal Mouffe, Hannah Arendt, Susan Buck-Morss, Waldemar Gurian, Carlo Galli, Jaime Guzmán, Jürgen Habermas, Friedrich Hayek, Reinhart Koselleck, Antonio Negri, kaj Paul Gottfried, inter aliaj.
Kvankam liaj ideoj kaj pensoj estas konsideritaj kontestataj pro lia subteno por Naziismo, tamen multaj pensuloj korespondis kun liaj ideoj pro la teoria komplekseco kaj dilemoj levitaj per tiu penso koncerne la demandon de kiu estas la suvereno, lia koncepto de la politiko kaj de stato de krizo en la lando.